La ĉefurbo de la Alpoj
Alte, super la dentopintoj de la Alpoj, nur la agloj rondflugantaj ĉirkaŭ la montoj povas unurigarde admiri la suban regionon Piemonto kaj la dumiljaran Torinon, la unuan ĉefurbon de Italio. Inter la elstaraj filoj de Piemonto tuj elstaras Giorgio Canuto, prezidinto de UEA kaj rektoro de la Universitato de Parma, kaj la tutplanede fama Umberto Eco.
Kiel naskiĝis Torino? Komence, en la tiama kelta teritorio de Piemonto, Cezaro konstruis tradician kvadratforman tendaron por la travintrumado de la romiaj legioj. Dum la jarcentoj la tendaro fariĝis setlejo, poste urbeto, milionurbo, eŭropa industria centro kaj, kiel dirite, ĉefurbo de la unuigita Italio en 1861. Vi, kongresano, trovos en Torino la arkeologiajn spurojn de ĉiuj tiuj epokoj, ek de la Aŭgustaj muregoj ĝis la reĝaj palacoj kaj la modernaj aŭtomobilaj uzinoj.
La tempoj evoluis, sed Torino restis fidela al sia romia origino, urboplane gardis la geometrion de iama legia kampadejo, ĉar ĉiuj ĝiaj stratoj plue kuras rektlinie, sen kurboj, paralelaj unu al la alia. Unika detalo distingas ĝin de aliaj italaj urboj: la dekdukilometraj portikoj de ĉiuj stratoj en la historia centro, ŝirmantaj la promenantojn kontraŭ suno, vento kaj pluvo, kaj permesantaj samtempe gapi antaŭ la elegantaj montrofenestroj.
Malantaŭ tiuj montrofenestroj estas ĝuendaj la lastaj fantazioj de la modo, ĉar Torino ne forgesis ke ĝi rolis ankaŭ kiel ĉefurbo de la modo, de la ĉokolado, de la frua kinoarto (admirindas ĝia centmetre alta kinomuzeo), de la aŭtomobilo, de la monda egiptologio kun la dua plej riĉa praegipta muzeo en la mondo. Kaj eŭropa ĉefurbo de la baroko en piemonta versio, pli austera ol la klasika. En la sporto ĉiuj memoras la filmon de Clint Eastwood „La granda Torino“.
Kio pri la Torina gastronomio? Alifoje ni rakontos pri ĝi. Venu, vidu, frandu.