Torino nokte. Fotisto: Michele D'Ottavio

Kongresa programo

La programo komencas strukturiĝi, kaj estas nuntempe provizora.

Pri la kongresa temo la reĝisoro estas Thomas Bormann kiu vizitis Torinon en decembro por establi kontaktojn kun lokaj pormigrantaj asocioj.

Kiel kutime, la scienca programo estas kunordigata de prof. Amri Wandel.

La ekskursoj estas en prilabora fazo zorge de Alessandro Amerio kaj baldaŭ aperos konkretaj detaloj.

Ĉi tie aperas nur la plej gravaj programeroj. La Estraro de UEA rezervas al si la rajton fari ŝanĝojn.

29-a de julio, sabato:

Malfermo de la kongresejo je 9h00. Registriĝo. Disdonado de dokumentoj. Komitato de UEA. Unuafojaj Kongresanoj. Libroservo. Movada Foiro. Giĉetoj funkcias ĝis 18h00.

30-a de julio, dimanĉo:

Solena Inaŭguro (10h00). Libroservo. Kongresa Temo. Inaŭguro de IKU/AIS. Ekumena Diservo. Nacia Vespero.

31-a de julio, lundo:

Libroservo. IKU- prelegoj. E-kursoj. Kleriga Lundo. Itala Eksprese. Societo Zamenhof. Bankedo. Kongresa Balo.

1-a de aŭgusto, mardo:

Libroservo. E-kursoj. Tago de Lernado. IKU-prelegoj. Kongresa Temo. Estraro respondas. Itala Eksprese. Koncerto/Teatraĵo.

2-a de aŭgusto, merkredo:

Tuttagaj ekskursoj. (Kongresejo fermita.)

3-a de aŭgusto, ĵaŭdo:

Libroservo. Libroj de la Jaro. IKU-prelegoj. Kongresa Temo. Esperantologia Konferenco. Belartaj Konkursoj. Itala Eksprese. E-kursoj. Koncerto / Teatraĵo.

4-a de aŭgusto, vendredo:

Libroservo. Komitato de UEA. IKU-prelegoj. KER-ekzamenoj. Faka Forumo. Aŭkcio. Venontaj UK-oj. Internacia Arta Vespero.

5-a de aŭgusto, sabato:

Solena Fermo (10h00). Libroservo. Fermo de la kongresejo (14h00).