Pluraj ekskursoj estas organizataj, kaj en Torino kaj en aliaj gravaj urboj en norda Italio.
Ne maltrafu ilin kaj ankaŭ konsideru niajn naturajn ekskursojn al montetoj kaj lagoj.
Antaŭkongresaj ekskursoj
Se la sinsekvo de la vizitindaĵoj dum la ekskursoj ne povos okazi laŭ la priskribo, alternativoj estos proponataj. Pri la eventuala nuligo de programero(j) pro kialoj ekster la homa rego, ekz. katastrofo, UEA
ne respondecos. La partoprenantoj devas memstare atingi la lokojn de la komenco de la antaŭkongresaj ekskursoj kaj memstare vojaĝi al la (flug)haveno por foriri hejmen, fine de la postkongresaj ekskursoj. La ĉiĉeronoj (lokaj esperantistoj) pretos helpi per sugestoj pri taŭgaj transportoj.
Ĉiu partoprenanto respondecas pri la informo al UEA de siaj nomoj kiel enskribitaj en la pasporto (oni povas esti rifuzita en la ekskursoj se la nomo sur la mendolisto ne kongruas kun tiu en la pasporto).
La prezo inkluzivas:
• A1: restadon en komfortaj 4-stelaj hoteloj kun matenmanĝoj kaj vespermanĝoj kaj turisman imposton
• tagmanĝojn
• transporton per turisma buso kaj publika transporto
• bezonatajn enirbiletojn
• Esperantan gvidanton
La prezo ne inkluzivas:
• A1: hotelajn ekstraĵojn (ekz. trinkaĵojn en la hotelĉambra fridujeto, telefonvokojn)
• A2: restadon en hotelo, matenmanĝojn, vespermanĝojn
• asekuron
A1 Romo, Sieno, Florenco kaj Pizo
24-a – 29-a de julio, 6 tagoj / 5 noktoj
24.07 Romo.
Alveno al la hotelo, registriĝo kaj enloĝiĝo. Vespermanĝo en la hotelo kaj tranokto.
25.07 Vatikana urbo kaj baroka Romo
Matenmanĝo en la hotelo, renkontiĝo kun la gvidanto en la hotelo mem kaj atingo de la Piazza San Pietro per publika transporto por viziti la koron de la Katolika Eklezio. La Vatikana ŝtato estas la sidejo de la Papo kaj en ĝi troviĝas arkitekturaj verkoj unikaj en la mondo, kiel la belega kolonaro de Bernini kaj ĝia impona obelisko, situanta ĝuste en la centro de la placo. Tagmanĝo en restoracio kaj atingo de la urbocentro por gvidata vizito de la baroka Romo. La nemaltrafeblaj haltoj laŭ la itinero estos Piazza di Spagna kun ĝia pitoreska ŝtuparo de Trinità dei Monti kaj la Barcaccia, fontano de Bernini; la fontano de Trevi, Piazza Navona kaj la preĝejo de Santa Agnese; la Panteono, iama Romia Templo, nuntempe tombejo de italaj reĝoj kaj de Raffaello Sanzio.
Reveno al la hotelo, vespermanĝo kaj tranokto.
26.07 Antikva Romo – Geto – Trastevere
Matenmanĝo en la hotelo, renkontiĝo kun la gvidanto kaj atingo de la antikva parto de Romo per publika transporto. Oni admiros la Koloseon, la plej grandan amfiteatron en la mondo; la arkon de Konstanteno; la Imperiajn Forumojn (arkitekturan komplekson unikan en la mondo, konsistantan el serio da konstruaĵoj kaj monumentaj placoj, konstruitaj dum periodo de proksimume 150 jaroj, inter 46 a.K. kaj 113 p.K.) Poste oni atingos la Vittoriano, monumenton dediĉita al Vittorio Emanuele la dua, konstruitan okaze de la 50-jara datreveno de la unuiĝo de Italio en perfekta novklasika stilo kaj kiu enhavas la Altare della Patria (patruja altaro). Tagmanĝo en restoracio, antaŭ ol daŭrigi tra la Geto kaj Trastevere, karakteriza
kaj originala kvartalo kun bohemeca etoso. Ĝi estas konata pro tradicia kaj noviga kuirarto, bierfarejoj kaj metiobutikoj.
Reveno al la hotelo, vespermanĝo kaj tranokto.
27.07 – Romo – Sieno – Florenco
Matenmanĝo frumatene en la hotelo, liberigo de la ĉambroj kaj forveturo al Sieno per turisma buso. Alveno en Sieno kaj gvidata vizito de la urbo, mondfama pro la Palio (ĉevalkonkurso), kun ĝia majesta
Katedralo. Tagmanĝo. Transporto al Florenco kun fundamenta halto ĉe la sensacia Piazzale Michelangelo, planita en 1869 de la florenca arkitekto Giuseppe Poggi kaj prezentanta belan panoraman vidon de
Florenco kaj la rivero Arno.
Reveno al la hotelo, vespermanĝo kaj tranokto.
28.07 Florenco
Matenmanĝo en la hotelo, renkontiĝo kun la gvidanto kaj atingo de la historia centro de Florenco. Tuta tago dediĉita al vizitado de la lulilo de la itala Renesanco. La urbo esprimas sian tutan belecon danke al la verkoj de Giotto, Donatello, Michelangelo, Brunelleschi, Botticelli, Leonardo da Vinci. Vizito de la ĉefaj placoj kiel Piazza del Duomo kun la impona Baziliko de Santa Maria del Fiore kaj ĝia kupolo de Brunelleschi; Piazza della Signoria kun Palazzo Vecchio kaj la Loggia dei Lanzi, kiu enhavas skulptaĵojn kiel, ekzemple, la forrabo de la Sabeninoj de Giambologna. Tre proksime de la placo della Signoria troviĝas Ponte Vecchio, simbolo de Florenco, kie ankoraŭ troviĝas la plej famaj oraĵistaj butikoj el la urbo. Tagmanĝo. Vizito de la Baziliko de San Lorenzo, kiu entenas la imponajn kapelojn de familio Medici: vizito de la maŭzoleo de la familio, kiu enhavas verkojn de Mikelanĝelo, Buontalenti kaj Nigetti.
Reveno al la hotelo, vespermanĝo kaj tranokto.
29.07 Pizo – Torino
Matenmanĝo en la hotelo kaj forveturo per turisma buso al Pizo. Renkontiĝo kun la gvidanto en la fama Piazza dei Miracoli, monda heredaĵo de Unesko. La tri konstruaĵoj kiuj konsistigas ĝin, simbolas la ĉefajn etapojn en la vivo de ĉiu homo: la Baptisterio, naskiĝo, la Katedralo de Santa Maria Assunta kun la impona klinita sonorilturo, la “Turo de Pizo”, la vivo, kaj la Camposanto (tombejo) kiu aludas al morto. Tagmanĝo. Vojaĝo al Torino.
Prezo de la ekskurso:
• en unupersona ĉambro 1650 € p.p.
• en dupersona ĉambro 1350 € p.p.
A2 Torino
27-a – 28-a de julio, 2 tagoj, sen tranoktoj
27.07 Torina urba piedira vizito kaj reĝaj muzeoj
Renkontiĝo kun la gvidisto en Piazza Castello (placo de la kastelo) je la 9h00 por la piedira vizito de la urbo. Oni vidos la eksteron de la majesta Palazzo Madama kaj Palazzo Reale, harmonia unuo kun Galleria
Chiablese kaj la alo de la Biblioteko (en kies kirasita kelo estas ĵaluze konservata la memportreto de Leonardo da Vinci). Oni eniros la barokan preĝejon de San Lorenzo, kiu estas la reĝa kapelo de la familio Savoia, konsiderata unu el la tricent plej belaj preĝejoj en la mondo (oni aparte rigardos la kupolon). Post tio oni eniros la honorkorton de la Reĝa Palaco kaj oni atingos la Katedralon de San Giovanni por vidi kie estas konservata la plej grava kaj diskutita relikvo en la mondo: la Sankta mortintotuko.
Oni vizitos la proksimajn restaĵojn de la romia teatro kaj la Palatinan pordegon, la antikvan nordan pordegon de aliro al la romia castrum (fuorto) “Julia Augusta Taurinorum”. Poste oni daŭrigos laŭ la plej
eleganta strato en Torino – Via Roma – por atingi la barokan Piazza San Carlo kaj Piazza Carignano, kie dominas la samnoma konstruaĵo kun sia belega onda fasado, unu el la plej elegantaj lokoj en la urbo. Piazza Carignano estas “Risorgimento-koncentriĝo”; la Grafo de Cavour forlasis la Parlamenton por iri ĉiutage al la fama Ristorante del Cambio por tagmanĝi. En la liberty-stila Galerio Subalpina, oni rakontos la historion de la Bicerin, trinkaĵo farita de laktokremo, kafo kaj piemonta avela ĉokolado. Poste oni promenos al la Mole Antonelliana, la simbolo de la urbo kaj sidejo de la Kinoarta Muzeo.
Tagmanĝo en restoracio.
Posttagmeze – gvidata vizito de la reĝaj muzeoj (nobela etaĝo, reĝa armilejo, kapelo de la sankta tuko kaj la ĝardenoj).
La nobela etaĝo bonvenigos la ekskursantojn, kaj la gvidata vizito iros tra akceptosalonoj, ĉinaj kabinetoj kaj deksepa-jarcentaj buduaroj. Mirinda estas la rigardo, kiun donos la Galerio Beaumont, kie videblas armiloj kaj kirasoj kolektitaj de la reĝo Carlo Alberto kaj per lia volo montreblaj al la ĝenerala publiko
de la deknaŭa jarcento. Ne maltrafindaj krome estas la Statuto-Ĉambro, la Galerio Daniel Sayter kaj la prestiĝa manĝoĉambro, kaj ankaŭ la Reĝa Armilejo.
La grupo estos akompanata por malkovri la Kapelon de la Mortintotuko, unu spacon perfekte enmetitan inter la Reĝa Palaco kaj la Katedralo de San Giovanni; ĉiu estos libera malkovri ĝian simbolan, esoteran kaj
religian signifojn.
28.07 Laŭrivera promenado kaj eksterurba rondiro
Oni renkontiĝos kun la gvidanto antaŭ la trajnstacidomo Porta Nuova kaj per publika transporto oni iros ĝis la Parco del Valentino, kiu laŭiras la riveron Pado kaj ŝuldas sian nomon al la kristana martiro Sankta Valentino. De la torina Arko de Triumfo oni promenos laŭ la rivero por admiri la Kastelon, sidejon de la arkitektura fakultato, kaj la Mezepokan Vilaĝon, perfektan reproduktaĵon konstruitan okaze de la Ĝenerala Ekspozicio de 1884, ĝis la Fontana dei dodici mesi (fontano de la dekdu monatoj).
Fine de la promenado la turisma buso portos la ekskursantojn al Rivodora, ĉarma vilaĝo situanta sur la torina monteto, por tagmanĝo ekstere sub ombraj ŝirmiloj.
Post la manĝo la buso portos la ekskursantojn al la baziliko de Superga, el kies terasoj oni povas admiri la tutan urbon kaj kie oni vizitos la maŭzoleon de Grande Torino, urba futbala teamo kiu pereis en aviadilakcidento en 1949.
Plue, ĉiam per buso, oni realproksimiĝos al la urbo, irante al Villa Della Regina (vilao de la Reĝino), unu el la multaj nobelaj ejoj de la urbo, lastatempe restaŭrita tre fajne.
Subeniĝante de la monteto, la buso haltos por elbusigi tiujn, kiuj deziros daŭrigi la ekskurson memstare, promenante al la Monte dei Cappuccini, kien buso ne povas iri kaj la kruta strato ne estas konsilinda por ĉiuj.
La cetero de la grupo estos reakompanita al la stacidomo Porta Nuova.
Prezo de la ekskurso: 179 €
Postkongresa ekskurso
P1 Verono – Padovo – Venecio
6-a – 9-a de aŭgusto, 4 tagoj / 3 noktoj
Tiu ĉi ekskurso komenciĝos en Torino la sekvan tagon post la fino de la Kongreso – dimanĉon la 6-an de aŭgusto. Nepras mendi la aldonan tranokton en Torino!
La ekskurso finiĝos la 9-an de aŭgusto en Venecio, do necesas plani alhejman vojaĝon de Venecio.
La prezo inkluzivas:
• restadon en komfortaj 4-stelaj hoteloj kun matenmanĝoj kaj vespermanĝoj
• tagmanĝojn
• transporton per turisma buso kaj rapidtrajno
• bezonatajn enirbiletojn
• Esperantan gvidanton
• turisman imposton
La prezo ne inkluzivas:
• tranokton la 5-an de aŭgusto (antaŭ la komenco de la ekskurso)
• hotelajn ekstraĵojn (ekz. trinkaĵojn en la hotelĉambra fridujeto)
• portadon de pakaĵoj dum kelkcent metroj de la hotelo al la stacidomo en Padovo (mendebla surloke, 5€/objekto)
6.08 Torino – Verona
Renkontiĝo de la grupo je la 7h00 kaj foriro per turisma buso al Verono. Komenco de la vizito de la urbo, scenejo de la dramo de Ŝekspiro en la amrakonto inter Romeo kaj Julieta. Oni laŭiros la stratetojn de la urbo, mergite en mezepoka kaj renesanca arkitekturoj inter la historiaj placoj de la urbo kiel Piazza delle Erbe, la plej malnova en la urbo, konstruita sur la iama areo de la romia forumo. Oni haltos antaŭ la ĉefaj monumentoj kiel Ponte Pietra, Arche Scaligere, Piazza dei Signori, Baziliko de Sant’Anastasia kaj la tre
fama areno, daŭre uzata por spektakloj kiel operoj kaj baletoj*.
Tagmanĝo en restoracio dum la vizito.
Foriro al Padovo, alveno al la hotelo por vespermanĝo kaj tranokto.
* Se estas personoj interesataj spekti la koncerton de Placido Domingo la 6-an de aŭgusto, ili urĝe sin anoncu per retpoŝta mesaĝo al UK2023sekretario@esperanto.it
7.08 Padovo
Matenmanĝo en la hotelo, renkontiĝo kun la gvidanto kaj komenco de la gvidata vizito de Padovo, konata pro sia universitato kaj fama tra la mondo pro la baziliko dediĉita al ĝia patrono, Sant’Antonio (interna vizito de la preĝejo). La urbo estis (laŭlegende fondita de la heroo de la greka mitologio
Antenore) estis vizitata tra la jarcentoj de elstaruloj kiel Galileo, Giotto kaj Mantegna. Ĝi konservas historian centron kun arkadaj stratoj kaj belaj placoj, kie troviĝas gravaj palacoj kaj viglaj bazaroj. Oni eniros en la Cappella degli Scrovegni, nuntempe konsideratan unu el la absolutaj majstraĵoj de monda arto. Por ornami la konstruaĵon, celante loĝigi sin kaj siajn posteulojn postmorte, Enrico Scrovegni vokis du el la plej grandaj tiamaj artistoj: Giovanni Pisano, por krei 3 marmorajn altarstatuojn prezentantajn la Madonon kun Infano inter du diakonoj, kaj Giotto, por krei la bildan ornamon de la mursurfaco.
Tagmanĝo dum la vizito.
Alveno al la stacidomo por atingi Venecion per rapidega trajno (daŭro 30 minutojn). Alveno al Venecio Santa Lucia en la urbocentro, enloĝiĝo en la hotelo (proksima de la stacidomo), vespermanĝo kaj tranokto.
8.08 Venecio
Matenmanĝo en la hotelo, renkontiĝo kun la gvidanto kaj komenco de la gvidata promenado tra la urbo. Fascina lagunurbo, riĉa je historio kaj sekretoj ligitaj al la Casanova familio; oni trapasos stratetojn kaj kanalojn, mergante sin en atmosferon de aliaj epokoj, en unu el la plej belaj kaj romantikaj lokoj en la mondo. Halto ĉe la ĉefaj monumentoj kiel Piazzale Roma, baziliko de Santa Maria dei Frari, Campo San Paolo, Granda Kanalo kaj Ponte di Rialto, Piazza San Marco kun la Doĝa Palaco kaj baziliko San Marco. Oni eniros por admiri verkojn de grandega valoro kiel la trezoro de Sankta Marko kaj la Pala d’Oro, la tabulo sur la ĉefa altaro, kovrita per sanktaj bildoj el oro kaj juvelŝtonoj, kiu enhavas la relikvojn de la Evangeliisto Sankta Marko.
Tagmanĝo en restoracio dum la vizito. Reveno al la hotelo, vespermanĝo kaj tranokto.
9.08 Venecio kaj la insuloj de la Laguno
Matenmanĝo en la hotelo, elregistriĝo, liberigo de ĉambroj kaj depono de la pakaĵoj en la deponejo de la hotelo. Renkontiĝo kun la gvidanto kaj surŝipiĝo por viziti la famajn insulojn de la venecia laguno: Burano, Murano kaj Torcello. Burano estas konata pro siaj famaj koloraj domoj kaj tradicia puntofarado; en Murano, fama tra la tuta mondo pro vitrolaborado, oni vizitos laboratorion por elmontro de tiu ĉi antikva arto. Fine oni alvenos al Torcello, unu el la plej malnovaj kaj prosperaj setlejoj de la Serenissima (historia kromnomo de Venecio).
Tagmanĝo dum la vizito.
En la malfrua posttagmezo, reveno al la hotelo por repreni la pakaĵojn.
Prezo de la ekskurso:
• en unupersona ĉambro 1200 € p.p.
• en dupersona ĉambro 990 € p.p.
Ekskursoj dum la kongresa semajno
TUTTAGAJ EKSKURSOJ
Ĉiuj tuttagaj ekskursoj inkluzivas:
• Vojaĝon per turisma buso de kaj al Torino
• Tuttagan gvidanton en la itala kaj akompananton/tradukanton en Esperanto
• Kapaŭskultilojn
• Tagmanĝon
E1 ALBA, LANGHE kaj ROERO (lundo, 31-a de julio, 8h30-18h00)
Oni alvenos en Alba, la monda ĉefurbo de trufo. La urbo, kvankam ne tre granda (Alba havas iom pli ol 30 mil loĝantojn), proponas sennombran gamon da vidindaĵoj: lokojn de arto kaj religio, epokajn konstruaĵojn, la famajn turojn kaj rimarkindan gastronomian kaj vinproduktadan tradicion. Oni tagmanĝos en Alba kaj poste per turisma buso laŭiros la belegan teritorion de Langhe kaj Roero, kiuj aperas unuavide kiel vitejoj, ĝis kie la okulo povas rigardi, mildaj montoflankoj, malgrandaj vilaĝoj, turoj kaj kasteloj. Ĝi fakte estas teritorio, inter la plej belaj en Piemonto, agnoskita en 2014 de Unesko kiel Monda Heredaĵo.
La ĉefaj etapoj estos la vilaĝo Barolo, kiu donis sian nomon al la reĝo de la vinoj, Monforte d’Alba, La Morra, kie – se vetero tion permesos – oni haltos ĉe la benkegoj por memorfoto.
Fine oni atingos la vilaĝon Grinzane Cavour, kie oni vizitos la faman kastelon, kiu gardas en si multajn aspektojn de la loka kulturo: kamparanan, vinfaradan, politikan ktp. Ĉion oni povos viziti promenante en la kastelaj ĝardeno kaj salonegoj.
Prezo: 84 €
E2 kaj E3 MILANO (mardo, 1-a de aŭgusto, 08h30- 18h30)
La urbovizito de Milano, la dua plej granda urbo en Italio, komenciĝas de la Castello Sforzesco. La Kastelo estas renesanca; komence konstruita en la dekkvina jarcento fare de Galeazzo II Visconti kiel defendfortikaĵo, ĝi tiam spertis multajn plivastigojn, detruojn kaj havis diversajn posedantojn. La Castello Sforzesco enhavas plurajn muzeojn: la Egiptan, la kolekton de Muzikaj Instrumentoj, la kolekton de Dekoraciaj Artoj, la Pinakotekon kaj la Muzeon de Antikva Arto kun eksterordinaraj ĉefverkoj, kiel ekzemple Pietà Rondanini de Mikelanĝelo kaj la Sala delle Asse (salono de la Tabuloj), pentrita de Leonardo da Vinci.
Post la vizito de la Kastelo, la ekskurso plu daŭros piede, trairante Largo Cairoli, ĝis la restoracio kie oni tagmanĝos. Oni piediros al Via Dante, unu el la plej gravaj stratoj en la urbo kaj komenco de la piedira areo, kun belaj altvaloraj butikoj kaj pluraj renomaj kafejoj. Plu irante oni troviĝos en Piazza Cordusio, en la financa centro de Milano kun ĝiaj imponaj konstruaĵoj. Ne malproksime troviĝas la sidejo de la Milana Borso, en Piazza degli Affari.
De piazza Cordusio oni laŭiros Via Mercanti por atingi Piazza Mercanti, post kiu ekmontriĝos la Duomo. Oni eniros en la Duomo, kie la gvidantoj rakontos pri ĝia longa historio.
Eblas aldona vizito de la Monaĥejo Santa Maria delle Grazie, kie troviĝas la mondfama pentraĵo de Leonardo da Vinci, la Cenacolo (Lasta vespermanĝo de Kristo). Por elekti ĝin, mendu la ekskurson E3.
Post la vizito oni promenos al placo Duomo (entute la devojiĝo daŭros ĉirkaŭ unu horon piede) por reatingi la ceteron de la grupo.
Poste laŭ la piedira strato Vittorio Emanuele oni alvenos al Piazza della Scala kun la mondfama teatro.
Prezo:
• E2 (sen Cenacolo) – 110 €
• E3 (kun Cenacolo) – 125 €
E4 ĜENOVO (merkredo, 2-a de aŭgusto, 08h30- 18h30)
Alveno (buse) al la fervoja stacidomo dediĉita al la Admiralo Andrea Doria, la Princo. Oni komencos la viziton de la urbocentro de Ĝenovo, urbo kiu naskiĝis antaŭ 2500 jaroj. Promenante tra la tipaj caruggi (stratetoj), oni malkovros la etoson de la ĉiutaga vivo de la ĝenovanoj kaj flaros la salan aeron de la maro, la aromojn de diversnacia gastronomio kaj oni profitos de la amaso da koloroj de la ĉi-tiea multnacieca loĝantaro. Survoje, kune kun lokaj gvidantoj oni vizitos la malnovan urbon, ĝiajn nobelajn palacojn, preĝejojn kaj muzeojn.
Matene oni admiros la mezepokajn domojn de la Commenda di San Giovanni in Pré (ampleksa mezepoka konstruaĵo kun du preĝejoj), la eksteran parton de la Palaco de la Princo, la unua renesanca loĝejo de la urbo, la lokojn de la historia galera ŝipfarejo, nun sidejo de la Mara Muzeo “Galata”, la historiajn kajojn kun gruoj kaj la faman lumturon, la Lanterna, simbolon de la urbo.
Malfrumatene oni alvenos en la koron de la malnova haveno, nome Porto Antico, renovigita en 1992 de la ĝenova arkitekto Renzo Piano. De tie videblas la apuda monteto Castello kie estis fondita en la 6-a
jarcento a.K. la etruska setlejo Janua. Oni mallonge haltos por admiri la Katedralon
de Sankta Laŭrenco, la plej bonan ekzemplon en la urbo de la tiel nomata “mediteranea gotika” stilo.
Dum la tagmanĝo, oni gustumos tipajn ĝenovajn specialaĵojn ĉe restoracio.
Posttagmeze oni daŭrigos la viziton de la urbo: la Duka Palaco kaj Placo De Ferrari, kie oni admiros de ekstere la Teatron Carlo Felice kaj la Borson. De tie, oni iros al Via Garibaldi por admiri ĝiajn palacojn, listigitajn en la monda heredaĵo-listo de Unesko.
Antaŭ la fino de la ekskurso, oni lifte supreniros ĝis la kvartalo Castelletto por admiri belegan panoramon de la urbocentro.
De tie, oni reiros al la fervoja stacidomo por buse reveni al Torino.
Prezo: 72 €
E5 VERCELLI KAJ KASTELO MASINO (merkredo, 2-a de aŭgusto, 08h00- 18h30)
Renkontiĝo kun la gvidanto kaj la lokaj esperantistoj en Piazza Mazzini. La ekskurso piede atingos la preĝejon de San Cristoforo kun grandiozaj deksesajarcentaj freskoj de Gaudenzio Ferrari, la Judan Kvartalon kun ekstera vizito de la Sinagogo, Piazza Palazzo Vecchio, kun vido de la antikva Urba Turo, kaj Piazza Cavour, la batantan koron de la urbo, superrigardatan de la konturo de la antikva Torre dell’Angelo. Oni daŭrigos la promenadon laŭ la Via dei Palazzi Nobiliari, nun konata kiel Via Duomo, por poste eniri en la Katedralon de Sant’Eusebio por admiri la altvaloran monumentan krucifikson parte en reliefornamita arĝentfolio kaj parte orumita, el la mezepoko. Tiam oni alvenos al la Abatejo Sant’Andrea, ĉefverko de romanik-gotika arkitekturo. Reveno al la urbocentro por atingi la restoracion.
Post la tagmanĝo oni atingos buse la kastelon Masino, situantan meze de granda monumenta parko. Ĝi estis la pompa restadejo de unu el la plej gloraj piemontaj familioj, devenanta, en mito, de Arduino, la unua reĝo de Italio: miljara historio rakontita en vojaĝo tra freskitaj kaj meblitaj salonoj.
Oni vizitos la internon de la kastelo kaj ankaŭ ĝian ĝardenon kaj povos ripozi kafumante en la panorama terasa kafejo.
Prezo: 88 €
E6 SALUZZO, ABATEJO DE STAFFARDA KAJ FERVOJA MUZEO DE SAVIGLIANO (merkredo, 2-a de aŭgusto, 08h30- 18h00)
Oni atingos Saluzzo, kiu aspektas kiel tipa dekkvara-jarcenta monteta vilaĝo: malgrandaj pavimitaj stratoj, preĝejoj kaj elegantaj nobelaj palacoj kun iliaj ĝardenoj konsistigas la historian centron.
La gvidanto akompanos la piediran viziton de Saluzzo, kun halto ĉe la ĉefaj monumentoj de la urbo: la Castiglia, Preĝejo de San Giovanni kun ĝia klostro, la Torre Civica, Casa Cavassa kaj la Katedralo. Poste, la ekskurso atingos per buso la abatejon Santa Maria di Staffarda, kiu estas unu el la grandaj mezepokaj monumentoj de Piemonto; konservita plejparte en sia integreco de la momento de maksimuma ekspansio.
Post la vizito oni tagmanĝos en la tipa restoracio apuda al la abatejo il Sigillo (la sigelo).
Post la manĝo oni atingos Savigliano, kie troviĝas la Piemonta Fervoja Muzeo. Ĝi kolektas kaj konservas lokomotivojn, vagonojn, aparatojn kaj memorindaĵojn, kiuj faris la historion de fervoja transporto en Piemonto kaj ne nur. Nuntempe la kolekto inkluzivas pli ol sesdek veturilojn, inter kiuj lokomotivojn, ĉarojn, ŝarĝvagonojn kaj specialajn veturilojn (inkluzive de gruo el 1860) kaj ankaŭ plurajn unikajn pecojn.
La viziton gvidos volontulo de la muzeo, kiu estos malfermita speciale por nia grupo.
Prezo: 82 €
E7 AOSTA VALO (merkredo, 2-a de aŭgusto, 08h30- 18h00; vendredo, 4-a de aŭgusto, 08h30- 18h00)
La Aosta Valo, ĉe la limo inter Francio kaj Svislando, estas kovrita de majestaj montoj inter kiuj troviĝas la pintoj plej altaj en la Alpoj kiel Matterhorn, la Roza Monto, Granda Paradizo kaj ĝia moŝto la Blanka Monto, kiu kun siaj 4810 m. ne havas rivalojn en Eŭropo.
Krom belegan naturon, en Aosta valo oni povas trovi romiajn restaĵojn (la nomo mem, Aosta, devenas el la latina Augusta) kaj mezepokajn fuortojn.
Unu el la plej famaj estas la kastelo Fenis, kiun oni vizitos interne kaj ekstere, inkluzive de la apuda muzeo pri loka metia arto.
Poste oni veturos al Aosta, kie, post la tagmanĝo, okazos vizito kun profesia gvidanto laŭ la historia centro de la urbo kun haltoj ĉe la ĉefaj monumentoj kaj vidindaĵoj: Arko de Aŭgusto, Porta Praetoria, Romia Teatro, Kriptoportiko, Kolegio de Sant’Orso, Katedralo, Piazza Chanoux.
Prezo: 95 €
E8 LAGO MAGGIORE (ĵaŭdo, 3-a de aŭgusto, 07h30-18h00)
La Lago Maggiore (La Plej Granda lago, laŭlitere tradukite) aŭ Lago Verbano, kiu formiĝis dum la glacia epoko, estas la plej okcidenta el la subalpaj grandaj lagoj kaj la dua plej granda post la Lago de Garda.
Ĝiaj anguloj troviĝas en pluraj regionoj: Piemonto, Lombardio, kaj Svislando, kies kulturoj videblas en la riĉeco de historio kaj artaj atestaĵoj.
Ĝia feliĉa geografia pozicio favoras la kreskon de mediteranea vegetaĵaro, kun belaj famegaj ĝardenoj en kiuj oni povas admiri eĉ tropikajn plantojn.
Dum la ekskurso oni vizitos la belegajn Borromeajn Insulojn enŝipiĝante de la haveno de Stresa ĝis Isola Bella, kie oni vizitos Palazzo Borromeo kaj ĝian ĝardenon.
Poste oni atingos per privata pramo Isola dei Pescatori (Insulo de la fiŝistoj), kie oni tagmanĝos.
Post la manĝo la grupon atendos la tria gemo de la lago, Isola Madre, kie oni vizitos la mondfaman botanikan ĝardenon kaj la nobelan palacon.
Fine oni reatingos Stresa por buse reveni al Torino.
Prezo: 110 €
DUONTAGAJ EKSKURSOJ
D1 LAVAZZA MUZEO (dimanĉo, 30-a de julio, 14h30-18h30; vendredo, 4-a de aŭgusto, 08h30-12h30)
La kafo-firmao Lavazza naskiĝis en malgranda butiko en la urbocentro de Torino en 1895. Post pli ol 125 jaroj, Lavazza estas nun firmao tutmonde konata, kun tre speciala centra oficejo ene de la palazzo Nuvola (“nubo”), arkitektura mirindaĵo en la kvartalo Borgo Dora, kiu ankaŭ entenas la interaktivan muzeon Lavazza. Malkovru en ĝi la historion de la familio Lavazza, de la kafo kaj la sekretojn de ĝia prilaborado, la belegajn reklamilojn kaj la sloganojn de niaj generacioj.
Dum la vizito oni povos ankaŭ spekti arĥeologiajn malkovraĵojn elfositajn dum la konstruado de la muzeo.
Je la fino de la vojaĝo, eta gustumado atendos la ekskursantojn.
Prezo: 35 €
D2 SACRA DI SAN MICHELE (SANKTEJO DE SANKTA MIKAELO) (lundo, 31-a de julio, 08h30-12h30)
Unu el la simboloj de la Regiono Piemonto, kiu, laŭdire, inspiris Umberto Eco por la romano “ll nome della rosa” (La nomo de la Rozo), estas la plej mirinda ekzemplo de loka gotika arto.
La sanktejo estas unu el la plej grandaj religiaj arkitekturaj konstruaĵoj el la romanika epoko, en la tuta Eŭropo, el la monto Pirchiriano (962 metrojn) ĝi superrigardas la Suzan valon. Ĝi estis konstruita de la bene diktaj monaĥoj (aŭ, laŭ legendo, de anĝeloj en ununura nokto) kaj dum la 12-a jarcento ĝi iĝis gastejo por pilgrimantoj kiuj veturis laŭlonge de la Via Francigena, antikva itinero el Francio al Romo kaj Apulio, por enŝipiĝi al la Sankta Lando.
Oni venos al la parkejo situanta 800 metrojn for, kaj piede atingos la Sanktejon. Temas pri ĉirkaŭ 15-minuta promenado laŭ supreniranta deklivo (do povas ne taŭgi por homoj kun marŝproblemoj pro longa supreniro).
Interna gvidanto akompanos la ekskursantojn dum esplorado de ĉiuj facetoj de tiu ĉi loko, plena je historio, spiriteco kaj beleco.
La interna vizito daŭros ĉirkaŭ unu horon, poste oni povos libere esplori la ĉirkaŭaĵon, kiu estas bela mezmontara medio.
Prezo: 35 €
D3 MUZEO MARTINI (lundo, 31-a de julio, 14h30-18h30; vendredo, 4-a de aŭgusto, 14h30-18h30)
Alessandro Martini, iluminita entreprenisto kun tutmonda vizio, kaj Luigi Rossi, la kreipova menso, kies botanikaj aromoj tiklis la nazon de preterpasantoj sur Via Dora Grossa en Torino… Estis la jaro 1863
kiam ilia ĵusnaskita partnereco realiĝis en sia unua vermuto: la MARTINI Rosso. La recepto por ĉi tiu originala miksaĵo estas same aktuala hodiaŭ kiel tiam.
Ekde 1864, la Pessione-kamparo en Piemonto estas hejmo de la fabriko kaj de ĝia muzeo. La fervoja linio Torino-Ĝenovo pasas ĝuste apud ĝi kaj ludis esencan rolon en la vastiĝantaj ambicioj de la entrepreno. Tutaj generacioj de familioj helpis konstrui tion, kio MARTINI estas hodiaŭ. La lokanoj fieras pri ĝi kaj la intensa dolĉeco de ĝia aromo trapenetras la ĉirkaŭan aeron.
Kaj eĉ la fama sekreta agento 007, James Bond, ne povis trinki vodkon sen Martini seka: miksita se ne skuita…
Oni vizitos Casa Martini akompanataj de internaj gvidantoj, kiuj forkondukos la ekskursantojn per la rakontoj pri vermuto, botaniko kaj ĝia produktado.
Oni eĉ montros la produktejon kaj la vizito finiĝos per gustumado de Martini-produktoj, kujn oni povos poste aĉeti en la butiko.
Prezo: 39 €
D4 PALACO DE VENARIA REALE (mardo, 1-a de aŭgusto, 8h30-12h30)
La Venaria Reale (reĝa ĉasejo) estas grandega konstruaĵo, kie la reĝa familio Savoia dediĉis sin al ĉasado, feriado kaj lukso.
La Reĝa Palaco estis konstruita en speciala momento por arto, kiam ĉiuj suverenoj de Eŭropo konkuris por konstrui mirindajn Palacojn kiel ekz. la Palaco Schönbrunn, Versajlo ktp.
Dum la ekskurso videblos la reprezenta etaĝo, kie troviĝas la antikvaj dukaj loĝejoj, la luksaj ĉambroj el la 18-a jarcento de la arkitekto Filippo Juvarra kaj finfine la ĝardenoj, kun sia panoramo super la Parko della Mandria.
En la “Parko della Mandria” okazos la Internacia Infana Kongreseto.
Prezo: 39 €
D5 KASTELO DE RIVOLI (ĵaŭdo, 3-a de aŭgusto, 14h30-18h30)
Ĉirkaŭata de la Alpoj de Val Susa kaj staranta sur la pinto de monteto, dum jarcentoj la Kastelo de Rivoli estis luksejo de la Reĝa Familio Savoia, poste armea komandejo kaj de 1984 – sidejo de la Galerio de Nuntempa Arto. Dum la ekskurso, oni vizitos la belajn salonojn de la Kastelo, malkovrante historiojn kaj kuriozaĵojn de la gravuloj, kiuj paŝis tra la koridoroj de la reĝaj salonoj. Krome, oni povos viziti la ekspozicion pri nuntempa arto. Post la ekskurso eblos promenadi en la parko ĉirkaŭanta la kastelon kaj spekti la mirindan panoramon aŭ simple kafumi en la interna kafejo.
Prezo: 31 €
PIEDIRAJ EKSKURSOJ EN TORINO
Okazos ankaŭ 4 ekskursoj en Torino, kiuj fokusiĝas sur malsamaj historiaj epokoj kaj stiloj. En ĉiu ekskurso, oni havos la ŝancon vidi la belecon de Torino kaj ekscii pli pri la kongresa urbo kaj ĝia riĉa kultura pasinteco. Tiuj ĉi ekskursoj povas ne taŭgi por homoj kun marŝproblemoj pro longa piedirado.
D6 TORINO: URBA RONDIRO (lundo, 31-a de julio, 14h30-18h30)
Estas perfekta por tiuj, kiuj volas esplori la ĉefajn monumentojn de Torino. Dum la ekskurso oni povos vidi la romiajn kaj mezepokajn partojn de la urbo, la barokajn palacojn kaj la lokojn kie fariĝis la historio de Italio, por tiel ekkoni pli la historion kaj arkitekturon de la urbo.
Prezo: 15 €
D7 TORINO: ROMIA URBO (merkredo, 2-a de aŭgusto, 09h00- 13h00)
Celas montri la heredaĵon de la romia periodo en Torino, ĝi fokusiĝas sur la monumentoj de Augusta Taurinorum, eĉ la plej kaŝitaj. Dum la ekskurso, oni travivos fascinan vojaĝon en la pasinteco kaj eltrovos multajn interesaĵojn pri la romia heredaĵo de Torino.
Prezo: 15 €
D8 TORINO BAROKA (ĵaŭdo, 3-a de aŭgusto, 9h00-13h00)
Konatigos kun la baroka arkitekturo en Torino. Oni povos vidi ĉefverkojn de famaj barokaj arkitektoj dum la pieda rondiro, kaj ekscii pli pri tiu stilo de arkitekturo kaj ĝia signifo en la historio de Torino.
Prezo: 15 €
D9 TORINO: LAŬ LA RIVERO (vendredo, 4-a de aŭgusto, 14h30-18h30)
Oni vizitos la Parco del Valentino, kiu laŭiras la riveron Pado, kaj promenos laŭ la rivero por ĝui la freŝon de la parko, admiri la kastelon de Valentino, konstruitan ekde la 17-a jarcento, kaj la Mezepokan Vilaĝon ĝis la belega Fontana dei dodici mesi (Fontano de la dekdu monatoj).
Prezo: 15 €
Ekskursoj dum la kongresa semajno
T = tuttaga ekskurso; M = duontaga ekskurso matene; P = duontaga ekskurso posttagmeze.
Dim 30/07 | Lun 31/07 | Mar 01/08 | Mer 02/08 | Ĵaŭ 03/08 | Ven 4/08 | prezo, € | |
E1 – Alba, Langhe kaj Roero | T | 84 | |||||
E2 – Milano sen Cenacolo T 110 | T | 110 | |||||
E3 – Milano kun Cenacolo | T | 125 | |||||
E4 – Ĝenovo | T | 72 | |||||
E5 – Vercelli kaj Kastelo de Masino | T | 88 | |||||
E6 – Saluzzo, Abatejo kaj Fervoja Muzeo | T | 82 | |||||
E7 – Aosta Valo | T | T | 95 | ||||
E8 – Lago Maggiore | T | 110 | |||||
D1 – Lavazza Muzeo | P | M | 35 | ||||
D2 – Sacra di San Michele | M | 35 | |||||
D3 – Muzeo Martini | P | 39 | |||||
D4 – Palaco de Venaria Reale | M | 39 | |||||
D5 – Kastelo de Rivoli | P | 31 | |||||
D6 – Torino: Urba Rondiro | P | 15 | |||||
D7 – Torino: Romia urbo | M | 15 | |||||
D8 – Torino: Baroka | M | 15 | |||||
D9 – Torino: Laŭ la rivero | P | 15 |