Semajno de Lingvoj kaj Paco

Semajno de Lingvoj kaj Paco – 21 septembro (Internacia Tago pri Paco) ĝis 26 septembro (Eŭropa Tago de Lingvoj)
Nia nuna mondo estas premata de konfliktoj. Ofte armitaj konfliktoj, kaj ĉiam kun senkulpaj viktimoj. Mezoriento, Rusio/Ukrainio kaj multaj multaj pli. Kio estas la radiko de ĉi tiuj konfliktoj? En sia mesaĝo al la diplomatoj dum la tre sanga unua mondmilito en 1915, la iniciatinto de Esperanto, Zamenhof, vidis la ĉefan kaŭzon de militoj kiel “la barbara postvivado el la antaŭcivilizita antikveco, la superregado de unu gento super alia”. Ĉi tiu superrego estas esprimata en multaj manieroj. Unu el la plej danĝeraj el ili, ĉar ne rimarkata de la plimulto, estas lingva superregado. Kiam pli grandaj nacioj, senpense aŭ tute intence, trudas sian lingvon al pli etaj nacioj. Anglalingvanoj, ekzemple, supozas, kaj foje insistas, ke ĉiuj aliaj, parolantoj de kiu ajn lingvo kiel la germana, franca aŭ itala, komunikiĝu kun ili en la angla.
Anoj de “potencaj” landoj supozas, ke anoj de “malpli potencaj” landoj, regionoj, gentoj komunikiĝos kun ili en iliaj lingvoj. Ĉi tio estas maljusta, kaj povas esti evitita nur uzante neŭtralan lingvon. Esperanto celas subteni aliajn lingvojn kaj lingvan diversecon, kaj disponigas “ponton de vortoj”, kie parolantoj de malsamaj lingvoj povas renkontiĝi sur egala bazo. Ja ĝia uzo povas plibonigi lingvolernadon, tiel helpante multajn lingvojn prosperi. Esperanto helpas alporti pacon, ĉar ĝia uzo estas esenca unua paŝo al pli civilizita mondo, mondo kie povo ne aŭtomate pravas, kaj kie la rajtoj de ĉiuj homoj estas respektataj.

FEI